Antaù cent unu
jaroj Zamenhof, sub la kashnomo "Unuel", verkis la tekston "ESENCO KAJ
ESTONTECO DE LA IDEO DE LINGVO INTERNACIA".
Li kolektis en ghin la argumentojn por lingvo internacia kaj por Esperanto.
Tiu "informada fundamento" bedaùrinde nek estas sufiche konata nek uzata.
Tial tiu projekto celas kolekti kaj surinterretigi nacilingvajn tradukojn de la teksto.
Stato de la projekto:
Lingvoj en kiuj la tuta teksto estas jam tradukita kaj legebla sur la reto:
Lingvoj en kiuj parto de la teksto estas tradukita kaj legebla sur la reto:hispana (nova adreso) franca, traduko de L. De BEAUFRONT kaj Dr VALLIENNE (1907).
Dankojn al Henri MASSON, László SZILVÁSI, David PARDUE, Philippe COMBOT.
Por plenumi tiun projekton
helpantoj estas serchataj por:
Thierry
SALOMON
+36 1 217 3912
HU-1093 Budapest Bakáts
utca 1/3 III 1.
Hejmpagho de la projekto: http://esenco.inf.hu
Esperantolingva Fonto-teksto (el la Esperanto ftp-ejo)
Jen la komenco de la teksto :Esenco kaj estonteco de la ideo de
lingvo internacia
Raporto verkita de s-ro Unuel kaj
legita (en formo iom sxangxita kaj mallongigita) de s-ro L. de Beaufront
en la kongreso de l'Association Française pour l'Avancement des
Sciences (Parizo, 1900).
Cxiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan
rolon en la historio de la homaro, havas cxiam tiun saman egalan sorton:
kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde
obstina malkonfido, sed ecx kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj
de tiuj cxi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin
kiel homojn frenezajn, infane malsagxajn, aux fine ecx rekte kiel homojn
tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je cxia plej sencela kaj
senutila sensencajxo, se gxi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj
ideoj de la amaso, gxuas ne sole cxiujn bonojn de la vivo, sed ankaux la
honoran nomon de "instruituloj" aux "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj
de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita
tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili
okupas sin je malsagxajxoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas
pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron
almenaux iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu
cxiam iras kiel anaro da sxafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas
...
Ghi troveblas interalie en:
1. Fundamenta krestomatio
de la lingvo Esperanto, Hachette,
Parizo 1903,
pagxoj 268-316 (ekzistas multaj postaj eldonoj)
2. L. L. Zamenhof: Originala
verkaro, red. Joh. Dietterle,
Leipzig, 1929;
III-2, pagxoj 276-312
3. Nova esperanta krestomatio,
red. William Auld, Universala
Esperanto-Asocio,
Rotterdam 1991, pagxoj 336-365
4. Tamen la afero progresas!
(Iam kompletigota plena verkaro de
L. L. Zamenhof,
kajero 4), Eldonejo Ludovikito, Kioto 1975,
teksto n-ro
98-05, pagxoj 71-124.
5. EsperRom
http://esenco.inf.hu