Damn Small Linux (DSL) - Damne Svelta Linukso

Ruligi DSL desur la durdisko per Loadlin sen devi krei novan subdiskon (syslinux metodo)

Do nun vi jam provadis kun Damne Svelta Linukso uzante ĝin el la KD. Tio havas la avantaĝon, ke vi ne devas krei subdiskon kaj instali DSL sur la durdiskon. Sed estas du malavantaĝoj: unue la KD-legiloj de la malnovaj komputiloj ne estas tro rapidaj (4x - 8x) do la sistemo estas ofte bremsita pro tio. Due la KD-legilo estas okupata, kaj malnovaj komputiloj ĝenerale havas nur unu, do se vi ne havas interreton sur tiu komputilo, por kopii grandajn dosierojn vi devas fari tion sub Windows.
Sed la bona novaĵo estas, ke ekzistas metodon, kiu kombinas la avantaĝojn de viva-KD (Live-CD) kaj de vera instalo.

Loadlin estas programeto, kiu ebligas lanĉi Linukson el DOS. Se oni kombinas ĝin kun DSL oni povas uzi Damn Small Linux el la durdisko sed devi krei novan subdiskon kaj uzante nur ĉirkaŭ 50MB da diskospaco.

Atentigo: uzu Loadlin nur ĝis Windows 98, do ne kun XP aŭ Vista ĉar povas okazi problemojn. Sed ĉar oni uzas DSL ĝenerale por malnovaj komputiloj tio ne estas problemo.

Unue certiĝu ke DSL entute funkcias sur via komputilo (el la KD)

Nun sekvos la klarigoj por la syslinux KD-bildo de DSL (ĉar sur malnovegaj komputiloj la iso-bildo ne funkcias. Por klarigoj kun la iso bildo vidu: http://www.damnsmalllinux.org/wiki/index.php/Loadlin_Install kaj http://www.knoppix.net/forum/viewtopic.php?t=12520).

El la syslinux-a KD versio de DSL kopiu la dosierujon KNOPPIX al c:\
En ĝi troviĝas dosiero boot.img. Malpaku ĝin per ilo kiel WinImage (elŝutebla el http://www.winimage.com/download.htm)
Kopiu la sekvajn elpakitajn dosierojn: linux24, minirt24.gz same al c:\

Elŝutu Loadlin (el ftp://ftp.sunet.se/pub/Linux/distributions/slackware/slackware-current/kernels/loadlin16c.zip) kaj malpaku ĝin kaj  kopiu Loadlin.exe al c:\

Ankaŭ la sekvan parametran dosieron options.txt kopiu  al c:\
linux24
root=/dev/ram
rw
initrd=minirt24.gz
vga=normal
ramdisk_size=60000
init=/etc/init
lang=us
apm=power-off
nomce
noapic
quiet
BOOT_IMAGE=Knoppix

Malfermu config.sys (parametriga dosiero de Windows) per Notepad kaj komence de ĝi aldonu:
[menu]
menuitem=windows,windows
menuitem=linux,linux
menudefault=windows,10

[linux]
shell=c:\loadlin.exe @c:\options.txt

[windows]
Ĉi tie nun sekvas ĉio, kio esti en config.sys antaŭe

Tio kreos menuon por elekti ĉu vi volas lanĉi Windows-on aŭ Linux-on.
 

Ekde nun kiam vi restartos vian komputilon, vi povos elekti inter Windows kaj Linux.
DSL nun funkcias el via durdisko sen, ke vi devis krei novan subdiskon.

Tiel DSL funkcias pli rapide. Ekzemple kiam sur mia Pentium 133Mhz 84MB RAM mi provis OpenOffice2.0 per la viva-KD metodo, ĝi ne estis uzebla ĉar tro malrapida. Sed nun per la Loadlin metodo ĝi estas uzebla kvankam ankoraŭ iom startas malrapide.

Reen al la ĉefpaĝo