Damn Small Linux (DSL) - Damne Svelta Linukso

Kelkaj utilaj linuksaj ordonoj

Iri en alian dosierujon:
cd

Iri en la supran dosierujon
cd ..

Iri al la "hejma" dosierujo (/home/dsl/ por DSL)

Vidi la enhavon de dosierujo
ls

Vidi la enhavon de dosierujo kun detaloj
ls -l

Vidi la enhavon de dosierujo kune kun la kaŝitaj dosieroj
ls -a

Kopii dosieron
cp

Viŝi dosieron
rm

Montri la enhavon de dosiero
less
 

Vidi la tekston, kiu eliris el la ekrano
SHIFT+PAGE_UP
 

Fariĝi superuzanto (root):
sudo su

Eliri el la superuzanteco:
exit
 

Elŝalti la komputilon:
halt
 

Restartigi la komputilon:
sudo su
shutdown -r now
 

Parametri (agordi) la X grafikan uzointerfacon:
xsetup.sh

Lanĉi la X grafikan uzointerfacon:
xinit

startx

Eliri el la la X grafika uzointerfaco en okazo de misfunkcio:
CTRL+ALT+F1

Ŝanĝi la parametrojn de la ekrano (640x400, 800x600 ktp...)
CTRL+ALT+-

CTRL+ALT++
 
 

Redaktilo
vi
havas du statoj entajpo aŭ ordono. Por iri de unu stato al la alia premu la klavon ESC.
Komence vi estas en stato ordono, do unue oni devas premi "a" (append) aŭ "i" (insert) por povi entajpi tekston aŭ moviĝi per la sagoj.
Gravaj ordonoj en la ordona stato:
ZZ   konservi kaj eliri el la redaktilo.
:w    konservi
:wq  konservi kaj eliri

vidu http://www.astrohandbook.com/ch20/vi_guide.html   por pliaj ordonoj.
 
 

Vidi la startoparametrojn de la kerno:
cat /proc/cmdline

Vidi "boot log" la startan registraĵon:
/var/log/dmesg|less
 
 

Reen al la ĉefpaĝo