Damn Small Linux (DSL) - Damne Svelta Linukso


Damn Small Linux estas etega (50 MB) distribuaĵo de Linukso ideala por revivigi malnovajn komputilojn.
 

Per DSL vi povos:

  • Senriske provi Linukson:
    • vi ne bezonas krei novan subdiskon (partition), kio estas iom timige kaj malfacile por la komencantoj.
    • se vi ruligas ĝin desur KD vi eĉ ne bezonas instali ĝin sur vian komputilon.
    • vi povas eĉ funkciigi ĝin ene de Windows (aŭ alia operaciumo) per la imitilo (emulator) Qemu
  • Revivigi malnovan komputilon:

  • DSL funkcias jam sur 486 kun 16 MB da memoro kaj ne bezonas grandan durdiskon.
  • Kunporti vian tutan Linuksosistemon kun vi:

  • pro ĝia eteco ĝi ruligeblas el USB-poŝmemoro
Do senpolvigu vian malnovan komputilon kaj eksperimentu!

Enhavtabelo:

 

 

Programoj en la DSL distribuaĵo:

La programoj, kiuj estas sur la 50MB KD estis elektitaj pro sia rapideco sur malnovaj komputiloj.
  • Verkilo (Ted) ekvivalento de Word aŭ OpenOffice Writer
  • Legilo por Word-dokumentoj
  • Kalkultabelo (Siag) ekvivalento de Excel
  • Retumiloj (Dillo, Netrik, FireFox) ekvivalentoj de Internet Explorer aŭ Opera
  • PDF-legilo  (Xpdf) ekvivalento de Acrobat Reader 
  • XMMS (MP3, KD muziko,kaj MPEG) ekvivalento de Windows Media Player aŭ Winamp
  • Dosieradministrilo (emelFM) ekvivalento de  Wincommander
  • Tujmesaĝiloj (AIM, ICQ, IRC)
  • Fenestriloj (Fluxbox,JWM)  ekvivalento de Windows, KDE, Gnome ktp...
  • Retpoŝtilo (Sylpheed)
  • FTP-kliento
  • Redaktiloj  (Beaver, Vim, kaj Nano [klono de Pico])
  • Desegniloj aŭ bildrigardilo (Mtpaint, xzgv) ekvivalento de Paint aŭ ACDSee
  • Kalkulilo
  • Ludoj
  • Uzebleco de USB, pcmia, kaj kelkaj senkablaj servoj
  • Ktp...
Se vi bezonas programon, kiu ne estas en la 50 MB vi facile povos aldoni ĝin (vidu ĉi-tie).

Kiel akiri DSL:

Ĝi estas senpage elŝutebla el http://www.damnsmalllinux.org/download.html
Elektu unu el la retejoj (mirror sites) kaj la "bildon" de KD (CD image) syslinux aŭ isolinux (se vi havas malnovegan komputilon la isolinux-versio eble ne funkcios).
Ekzemple musklaku sur dsl-4.2.5-syslinux.iso en ftp://ibiblio.org/pub/Linux/distributions/damnsmall/current/

Poste per KD-skribprogramo kiel Nero kreu KD-n pere de tiu KD-"bildo" (egzakta kopio de la KD-disko).
 

Kiel lanĉi ĝin

Metu la KD-n en la legilon kaj restartu vian komputilon.
Se la komputilo ne startas de la KD-legilo sed lanĉas vian kutiman operaciumon (Windows ktp...) vi devas ŝanĝi la praŝargajn  parametrojn en la BIOS (boot options). Por eniri la BIOS, restartu la komputilon kaj premu specialan klavon kiel skribite sur la ekrano dum la starto (ofte DEL, F10, F11 aŭ simile). La ege malnovaj komputiloj ne permesas praŝargi el Kompaktdisko, en tiu kazo legu sube kiel lanĉi DSL el disketo.

Aperos la sekva ekrano:

Nun post boot: eblus enskribi ordonojn (listo havebla per F2 kaj F3), sed por la unua fojo vi simple premu la klavon SPACETO (SPACE) aŭ ENEN ("ENTER") se vi volas tuj elekti la grandecon de la teksta ekrano: 80x25 ktp...
 

Post tio la unuan fojon DSL demandos vin ĉu vi volas uzi la Xvesa aŭ alian X (grafikan) sistemon (elektu la unuan, se ĝi ne funkcios tiam venontfoje elektu la alian).
Vi devas ankaŭ indiki

Post tio vi povos eksperimenti per la:

Grafika uzo-interfaco

Damne Svelta Linukso havas du uzo-intefacojn JWM kaj Fluxbox.
La unua aspektas tiel:
 


 

Supre maldekstre estas kelkaj bildsimboloj

HOME (ne ĉiam)
Hejmo
kiel miaj dokumentoj
sub Windows

ROOT
baza dosierujo
kiel c:\
sub Windows

Apps
Programoj

MyDSL
kie estos la
programoj
kiujn vi aldonos
al DSL

Exit (ne ĉiam)
Eliri DSL
 

Dekstre estas indikitaj la uzata memoro, diskospaco ktp...
 
 

Sube kiel en Windows estas taskopleto:

Klarigo:

DSL      malaperigi        DSL     Bash          EMELFM                   Getting Started      FireFox
Start    aŭ aperigi        Panel   terminalo     dosieradministrilo       helpo pri DSL        Retumilo
menuo    ĉiujn fenestrojn                        kiel wincommander

Se vi uzas la fenestrilon Fluxbox, ne estas taskopleto. Vi devos klaki ien sur la skribotablo por aperigi samcelan menuon.

Kiam aperas la grafika uzointerfaco, DSL malfermas retumilon Dillo kun helpopaĝo.
 
 


La enhavo de la dosierujo Apps (programoj)
 


emelfm la dosieradministrilo, kiu similas al Wincommander
Por povi uzi la Windows-dosierojn aŭ la disketon en la dosierujo mnt/ dekstreklaku sur hda1, hda2 aŭ floppy kaj elektu mount.
Por vidi la kaŝitajn sistemajn dosierojn premu sur la butonon "H" super "Filename".
 
 


La parametrilo de DSL
 

Konservi viajn parametrojn kaj dokumentojn

Por konservi viajn parametrojn, ŝanĝojn kaj dokumentojn vi devas indiki al la sistemo, kien vi ŝatus konservi ilin (ĉar sur la KDn ne eblas). Se vi forlasas DSL antaŭ ol fari tion ĝi atentigos vin.

tri eblecoj:

Tio simple konservos viajn dokumentojn kaj opciojn en simpla dosiero sub via kutima operaciumo (Windows ktp). Tiu dosiero havas la nomon "backup.tar.gz". NE forviŝu ĝin kiam vi uzas vian alian operaciumon.

En DSL via hejma dosierujo (ekvivalento de "My documents" de Windows) estas home/dsl. Per la supra metodo ĝi estos aŭtomate konservita.

Rimarko: la IDE (sub)diskoj nomiĝas hda1, hda2 ktp.... Sed se vi havas SCSI durdiskon la nomoj estos sda1, sda2 ktp...

Havi pli da memoro

Ĉar DSL provizore konservas ankaŭ la dosiersistemon en la memoro (RAM), kelkfoje oni bezonus pli da memoro.
Por tio eblas facile krei permutdosieron ("swap file") per unu el la sekvaj metodoj:

En la DSL menuo sube maldekstre en la taskostrio elektu Setup -> Dos Swap  kaj enskribu /mnt/hda1/knoppix.swp
kaj nombron inter 64000 kaj 128000.
Aŭ dum la sekva restarto kiam aperas boot: entajpu: dsl dosswapfile  aŭ dosswapfile=hda2 (se vi volas, ke ĝi estu sur via dua subdisko)
Tio kreos dosieron kun la nomo knoppix.swp sur respektive C:\ aŭ D:\
Tiun dosieron vi rajtas forviŝi post kiam vi forlasas DSL se vi bezonas pli da durdiska spaco sub Windows.

Rimarkoj:
Se via komputilo vere havas malmulte da memoro, indas uzi la ordonon "dsl lowram" dum la praŝargo (boot:)
Se vi metas la permutdosieron sur alia subdisko ekzemple hda2,  por ke ĝi estu uzata vi devos
skribi la ordonojn:
/mnt/hda2/knoppix.swp
sudo swapon /mnt/hda2/knoppix.swp
Por ne devi tajpi tion ĉiufoje, metu tiujn ordonojn en .bashrc (?)

Reparametri la grandecon de la ekrano, la muson kaj la klavaron

Se la uzointerfaco estas tro granda por via ekrano (ekzemple vi ne vidas la taskpleton) aŭ se vi volas uzi pli bonan ekranfajnecon, dum la sekva restarto, kiam aperas boot: entajpu: dsl xsetup
Tiam eblos elekti la grandecon de la ekrano, la nombron de butonoj de via muso, la klavaron ktp...

Du aliaj metodoj por fari tion estas:
Klaku sur la piktogramon Apps -> DSL Control Panel -> Xvesa   (por la grandeco de la ekrano)
Aŭ en la DSL menuo sube maldekstre en la taskostrio elektu Setup -> Xvesa, XSetup aŭ Keyboard

Elekti lingvon

Dum la restarto, kiam aperas boot: skribu: dsl lang=nl it fr ktp...
Ĉar DSL baziĝas sur Debian, kaj Debian jam estas tradukita en Esperanton, teorie eblas uzi ĝin en Esperanto.
 

Aldoni programojn al DSL

Krom ĝia malgrandeco kaj uzebleco sen devi krei plian subdiskon, Damne Svelta Linukso havas ankaŭ alian interesan eblecon:
oni povas facile aldoni programojn, kiujn oni konservas sur Windows-a (sub)disko.

Sub Windows, simple kreu dosierujon nomatan "mydsl" supre de subdisko. (ekzemple c:\mydsl aŭ d:\mydsl).

El la DSL deponejo (myDSL Application Extensions Repository):
http://distro.ibiblio.org/pub/linux/distributions/damnsmall/mydsl/

La aldoneblaj programoj estas en diversaj formatoj (.dsl, .tar.gz, .unc, .uci).
Plej bone estas uzi la .uci varianton se ekzistas, ĉar tiel la programo estos surmetita (mount) kiel diska dosiero kaj ne uzos tiom da RAM memoro.

Ekzemploj de aldonaĵoj:
http://distro.ibiblio.org/pub/linux/distributions/damnsmall/mydsl/uci/seamonkey.uci (retpaĝredaktilo)
http://distro.ibiblio.org/pub/linux/distributions/damnsmall/mydsl/games/acm.dsl (flugosimulilo)

Elŝutu programon kiun vi bezonas kaj kiu ne estas en la baza 50MB sistemo.
Kopiu ĝin en la mydsl dosierujon (sub Windows se vi ne havas interreton sur la malnova komputilo kaj devas kopii ĝin per KD el via moderna komputilo).

Dum la sekva restarto entajpu la "boot:" ordonon:
dsl mydsl=hda1 (aŭ hda2 ktp...)

En la DSL ĉefmenuo nun tiu programo aŭtomate aperos en la menuo DSL->MyDSL.
 

Se vi nur malofte uzas tiun aldonitan programon kaj se ĝi estas risurcovora en via mydsl dosierujo kreu subdosierujon
nomatan "opt" kaj metu la programon tien. Tiel kiam DSL startas, ĝi ne aŭtomate aldonos ĝin, sed vi povos fari tion mane
per: klaku sur DSL->MyDSL->MyDSLBrowser poste elektu "Local Load". Serĉu vian programon en la subdosierujo opt, elektu ĝin kaj klaku "OK".
Post tio la programo aperas en la menuo DSL->MyDSL
Se ĝi ne aperas tie, tiam ĝi estas en /opt/nomodelaprogramo
 
 

Baldaŭ :
kiel ruligi Java-programojn:
http://distro.ibiblio.org/pub/linux/distributions/damnsmall/mydsl/uci/jre1_5_0.uci (por povi ruligi Java-programojn)
dekstra butono edit filetype-file settings open ???? /opt/jre../bin/java -jar
ln -s /opt/prog/bin/prog /opt/bin/.
programi en C sub DSL tcc, gcc
 
 

Ruligi DSL sur komputilo, kiun ne eblas praŝargi (boot) el KD

El la elŝutejo de DSL
ftp://ftp.oss.cc.gatech.edu/pub/linux/distributions/damnsmall/current/
elŝutu: bootfloppy.img

Nun vi bezonas ilon por kopii tiun dosieron sur disketon en la formato de Linukso.
Elŝutu la programon rawwrite ekzemple el http://www.chrysocome.net/rawwrite

Per ĝi kopiu bootfloppy.img sur malplenan disketon.

Poste lasu la disketon kaj la DSL-KD-n en la komputilo, kaj restartu ĝin. Teorie nun ĝi devus praŝargi el la disketo kaj poste daŭrigi per la KD. Se ĝi praŝargas per la durdisko kaj ekirigas Windows-on, tiam en la praŝargaj  parametroj de la BIOS elektu, ke ĝi unue provu per "a:" antaŭ ol "c:" (vidu klarigoj sub Kiel lanĉi DSL).
 
 

Ruligi DSL desur la durdisko per Loadlin sen devi krei novan subdiskon

Do nun vi jam provadis kun Damne Svelta Linukso uzante ĝin el la KD. Tio havas la avantaĝon, ke vi ne devas krei subdiskon kaj instali DSL sur la durdiskon. Sed estas du malavantaĝoj: unue la KD-legiloj de la malnovaj komputiloj ne estas tro rapidaj (4x - 8x) do la sistemo estas ofte bremsita pro tio. Due la KD-legilo estas okupata, kaj malnovaj komputiloj ĝenerale havas nur unu, do se vi ne havas interreton sur tiu komputilo, por kopii grandajn dosierojn vi devas fari tion sub Windows.
Sed la bona novaĵo estas, ke ekzistas metodon, kiu kombinas la avantaĝojn de viva-KD (Live-CD) kaj de vera instalo.

Loadlin estas programeto, kiu ebligas lanĉi Linukson el DOS. Se oni kombinas ĝin kun DSL oni povas uzi Damn Small Linux el la durdisko sed devi krei novan subdiskon kaj uzante nur ĉirkaŭ 50MB da diskospaco.

Atentigo: uzu Loadlin nur ĝis Windows 98, do ne kun XP aŭ Vista ĉar povas okazi problemojn (ĝi kongruas kun FAT32 ne kun NFTS). Sed ĉar oni uzas DSL ĝenerale por malnovaj komputiloj tio ne estas problemo.

Unue certiĝu ke DSL entute funkcias sur via komputilo (el la KD)

Dum vi faras tion, per la dosieradministrilo Emelfm kopiu la dosierujon KNOPPIX de la KD al c:\ (vi verŝajne devos "munti" /mnt/hda1/ por povi atingi la durdiskon) kaj la enhavon de BOOT/ISOLINUX/ al c:\ (linux24, minirt24.gz, ktp).
 

Elŝutu Loadlin (el ftp://ftp.sunet.se/pub/Linux/distributions/slackware/slackware-current/kernels/loadlin16c.zip), malpaku ĝin kaj  kopiu Loadlin.exe al c:\

Ankaŭ la sekvan parametran dosieron options.txt kopiu  al c:\
linux24
root=/dev/ram
rw
initrd=minirt24.gz
vga=normal
ramdisk_size=60000
init=/etc/init
lang=us
apm=power-off
nomce
noapic
quiet
frugal
BOOT_IMAGE=Knoppix

Malfermu config.sys (parametriga dosiero de Windows) per Notepad kaj komence de ĝi aldonu:
[menu]
menuitem=windows,windows
menuitem=linux,linux
menudefault=windows,10

[linux]
shell=c:\loadlin.exe @c:\options.txt

[windows]
REM Ĉi tie nun sekvas ĉio, kio esti en config.sys antaŭe

Tio kreos menuon por elekti ĉu vi volas lanĉi Windows-on aŭ Linux-on.

Ekde nun kiam vi restartos vian komputilon, vi povos elekti inter Windows kaj Linux.
DSL nun funkcias el via durdisko sen, ke vi devis krei novan subdiskon.

Tiel DSL funkcias pli rapide. Ekzemple kiam sur mia Pentium 133Mhz 84MB RAM mi provis OpenOffice2.0 per la viva-KD metodo, ĝi ne estis uzebla ĉar tro malrapida. Sed nun per la Loadlin metodo ĝi estas uzebla kvankam ankoraŭ iom startas malrapide.
 

Rimarkoj:
en options.txt la ordono "frugal" estas tre grava, ĉar alikaze la sistemo pensas ke la durdisko estas KD-legilo kaj vi ne povos skribi sur ĝin... Plie ĝi evitas, ke DSL petu vin eligi la KD-n antaŭ la elŝalto.

Fontoj:


 

Ruligi DSL desur USB-memorilo

baldaŭ...
 

Ruligi DSL ene de Windows

baldaŭ...

dsl-<version>-embedded.zip: per qemu
 
 

Por uzi DSL sen grafika uzointerfaco vidu la resumon de la plej gravaj linuksaj ordonoj
 

Ligiloj:


tsalomonĈEhotmail.com



 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

#PB KD kaj hda inversitaj???? solvita per la ordono "frugal" en options.txt
ne sukcesis instali al d:\
longaj dosiernomoj, maintenance Windows
Por ruligo desur USB-memorilo aŭ ene de alia OS vidu sube.
Ĝi baziĝas sur Koppix-Debian por la de-KD-ruligo (Live CD).
Danke al tio vi ne bezonas forigi vian nunan operaciumon (Windows ktp...) aŭ krei nova(j)n subdisko(j)n (partition) por ekuzi ĝin.
Kaze de ruligo desur KD, ĝi aldonas nur unu aŭ du dosierojn kaj eventuale unu dosierujon sur vian durdiskon.
La avantaĝo de DSL estas, ke oni povas eksperimenti per Linukso sen devi instali ĝin sur la durdiskon. Por uzi alian specon de Linukso oni devas krei subdiskon kaj tio estas iom timiga por la komencantoj kaj ne ĉiam ebla: ekzemple se estas nur unu subdisko* aŭ se la durdisko estas tro eta por havi du sufiĉe grandajn subdiskojn.
Krome subdisko por normala Linukso devas esti sufiĉe granda.
*ekzistas programoj por malgrandigi solan subdiskon por fari lokon por plia(j) sed iliaj grafikaj pli facile uzebla versio ne funkcias sur malnovaj komputiloj...
###Damn Small Linux estas distribuaĵo malpli granda ol 50MB, kiun eblas meti sur KD-n granda kiel nomkarto.